Persone - Bileto Al La Lun' текст песни

Все тексты песен Persone

Flaru la asfalton, kara
Cu venas la printempo nun?
Kaj mi kisas viajn lipojn, kara
En la varmo de la sun'

Cu perdis vi la vocon, kara?
Mi babilas kiel lunatik'
Car mi perdis la memfidon, kara
Sur planko de fabrik'

Malprave pensis mi pli bone sen ol kun
Kaj sparis monon por bileto al la lun'

Iru kun mi se vi volas
Helpu pri la tria vers'
Dum la astroj karambolas
En aliula univers'

Malprave pensis mi pli bone sen ol kun
Kaj sparis monon por bileto al la lun'

Flaru la asfalton, kara
Cu venas la printempo nun?
Kaj mi kisas viajn lipojn, kara
En la varmo de la sun'

Malprave pensis mi pli bone sen ol kun
Kaj sparis monon por bileto al la lun'

Malprave . . .

ДОБАВИТЬ ТЕКСТ В ЛИЧНЫЙ СПИСОК

Комментарии

Имя:
Сообщение: