Persone - Korpo Kaj Anim' текст песни

Все тексты песен Persone

Venas la autun', la varmo de la sun'
Nin lasis tute solaj en la nordo
Kaj en la memor' restas spuroj de angor'
Pro akraj vortoj kaj pro malakordo

Tagoj kaj semajnoj pasas kiel trajno
Jaroj kaj monatoj jam arigis
Kontrau la dezir' venos horo de forir'
Sed restas ankorau tempo por ni
Kara, mi pensas pri vi

Vidu min
Mi staras antau vi
Spite al la tim'
Mi daure amas vin
Per korpo kaj anim'

Mi legis en gazet', pri flugo per komet'
Sed pasis gi, kaj lasis min surtere
Mi restos tie ci, eble helpos min magi'
Reen al amo reen al kaj vi
Kara, memoru pri vi

Vidu min
Mi staras antau vi
Mi daure amas vin
Per korpo kaj anim'

Kara, memoru pri mi

Vidu min
Mi staras antau vi
Spite al la tim'
Mi daure amas vin
Per korpo kaj anim'

ДОБАВИТЬ ТЕКСТ В ЛИЧНЫЙ СПИСОК

Комментарии

Имя:
Сообщение: