Persone - Lasu Min Songi текст песни

Все тексты песен Persone

Cu vi memoras pri verda arbar'?
Mi certe mem memoras, car
Dum nokta promeno ce la kastel'
Mi tusis sin kase en la malhel'

En la garden' sub folia plafon'
De fora urb' ruligis son'
La grinco de tramo, de fer' kontrau fer'
Lasu min songi pri la somer'

Flustraj mesagoj en la koridor'
La varma vento tra la kor'
Kaj fine rivel' de profunda mister'
Lasu min songi pri la somer'

Trinku, kamarado
Toston al la memor'
Post mallonga tempo ni mem estos for

Cu vi memoras pri sablo kaj lag'
L'auroro de la lasta tag'
La fina rigard' kaj la malaper'
Lasu min songi pri la somer'
Lasu min songi pri la somer'
Lasu min songi pri la somer' . . .

ДОБАВИТЬ ТЕКСТ В ЛИЧНЫЙ СПИСОК

Комментарии

Имя:
Сообщение: